Psalms 29

Psalmo de David.

1Tributu al la Eternulo, vi potenculoj,
Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.
2Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
3La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj;
La Dio de gloro tondras,
La Eternulo super grandaj akvoj.
4La voĉo de la Eternulo iras kun forto,
La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.
5La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn,
La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
6Li saltigas ilin kiel bovidon,
Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
7La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.
8La voĉo de la Eternulo skuas dezerton,
La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.
9La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn;
Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro.
10La Eternulo regis en la tempo de la diluvo,
La Eternulo restos Reĝo eterne.
11La Eternulo donos forton al Sia popolo,
La Eternulo benos Sian popolon per paco.
Copyright information for Esperanto